TPV PRO Pocket estas disvolvita per .NET por Windows CE, .NET kaj Windows Mobile. Ĝi estas ideala por amasvendado en terasoj kaj salonoj. Ĝi tenas la samajn rendimentojn kiel fiksa TPV PRO, sed al tio aldonas kunporteblecon de poŝkomputilo. Ĝia agrabla interfaco kun grandaj (grafikaj) klavoj faciligas ĝian uzadon per ununura fingro.
Ĝi ne postulas bontenadon de datenbazo, ĉar ĝi ĝisdatiĝas pri artikloj kaj prezoj je la konektiĝo.
Per sia retkonekto ĝi komunikiĝas kun la servilo: ĝi sendas mendojn rekte kuirejen kaj ankaŭ al la bufedo.
Samtempe oni povas eligi la kalkulon, transloki ĝin (de tablo al tablo), diverse dividi ĝin kaj fine pagigi ĝin laŭ pluraj pagmanieroj.