Ni estas travivantaj historian transformiĝon. La sociaj kaj spacaj sekvoj apenaŭ evidentiĝis ankoraŭ, tamen nia vivmaniero jam ekŝanĝiĝis.
En tre fora estonteco eble bioniko atingos ian fuzion de maŝino kaj menso. Ĝis tiam, la pertuŝa teknologio estas la ununura kapabla ŝanĝi la labormedion de la restoracia industrio.
TPV PRO kaj wGES estas la ideala softvaro por grafika kaj pertuŝa medio.
Nura fingro estas ĉio, kion vi bezonos por kontroli vian entreprenon. Ĝia intua kaj grafika interfaco plibonigos servon kaj produktivecon, rapidigos ĉiujn procesojn. Via klientaro, motoro de via entrepreno, dankos tion, ĉar ili sentos sin atente traktataj.
Per simpla fingro kiel nura ilo, aliru ĉiun informon pri disponeblaj porcioj. Dume la apliko sendas mendojn al la kuirejo, preparas ilian fakturon, subtrahas stokon el la var-tenejoj, pretigas viajn statistikojn kaj kontrolas viajn dungitojn.