Vendo-ekrano

Dank al sia grafika medio kaj al sia agrabla interfaco, TPV PRO estas tre alirebla apliko eĉ al nekvalifitaj dungitoj. Ĝia facila kaj intua uzado minimumigas la trejnadon de la personaro. Tio gravas se oni konsideras, ke en la restoracia industrio la personaro oftege renoviĝas. Ĉiu nova dungito povos tuj ekvendi.

Aldone, ĉi tiu interfaco estas absolute agordebla laŭ plaĉo kaj bezono de la kliento. Tiel povas esti, ekzemple, pluraj diferencaj ekranoj en la sama instalaĵo, depende de la kontrolenda sekcio.

La artiklo-serĉado de TPV PRO estas la plej inĝenia el la merkato. Per tre malmultaj familioj oni povas vendi artiklojn, kiuj je aliaj aplikoj perdiĝas en konfuza ĝangalo de grupoj kaj subgrupoj.

La uzanto disponas diversajn faktureblecojn. Ankaŭ eblas dividi fakturon laŭ egalaj partoj, aŭ laŭ la konsumo de ĉiu gasto... (Bonvolu peti demonstron por pliaj detaloj.)

Ĉiu ago kaŭzas ĉen-reakcion. Kiam fingro tuŝas artiklon sur la ekrano, estiĝas fakturo, kiu havas numeron kaj registras, kiu dungito estigis ĝin, je kiomaj tago kaj horo ĝi estiĝis, en kiu sekcio, laŭ kiu tarifo... kaj tiel longege plu.

Pro ĉi tiuj kaj multaj aliaj propraĵoj TPV PRO estas eble la plej rapida kaj efika vendo-sistemo el la tuta mondo.

Baldaŭ komizo estos nenecesa.
Baldaŭ komizo estos nenecesa.
Español Español Español English English English Deutsch Deutsch Deutsch Euskara Euskara Euskara Català Català Català Esperanto Esperanto Esperanto

Por pli bona TTT Ĉi TTTpaĝo estas validigita laŭ la internaciaj standardoj de W3C. XHTML 1.0 Strict. por ĉiuj