Kuirmendoj
TPV PRO povas utiligi printilojn ĉe la kuirejo. Aliflanke, la kuirejaj monitoroj estas komplete agordeblaj laŭ la labormedio. Ni proponas la sekvajn elekteblecojn:
- Monitoroj kun laŭtparoliloj, kiuj anoncas la novajn mendojn per homŝajniga voĉo.
- Pertuŝaj monitoroj, kun aŭ sen laŭtparoliloj, kiuj faciligas aliron al elfarendaj artikloj kaj ilian forviŝon.
- Monitoroj kun laŭtparoliloj, kiuj ne kantas mendojn, sed elsendas diversajn sonojn, ĉiufoje korespondajn kun la identigendaj agoj (forviŝo, nuligo, alveno de nova mendo, ktp.).
- Ordinaraj monitoroj sen laŭtparoliloj, ĉu pertuŝaj aŭ ne.
Ĉiukaze, ĉiu monitoro montras, kie estiĝis la mendo, kiun dokumentan numeron ĝi havas kaj ĉu ĝi estu preparata por manĝi surloke aŭ por forporti.